
Nova subtera vizititinero sub Wawel-kastelo 435562
Descripción de Nova subtera vizititinero sub Wawel-kastelo 5d872
La Reĝa Kastelo ĉe Wawel-altaĵo en Krakovo disponigis lastvendrede al la publiko novan subteran vizititineron. Ĝi kondukas inter ĝiaj defendomuroj. Prezentante ĝiajn plej malnovajn fragmenton ĝi ligas al la geologia komenco de Wawel-altaĵo kaj legendo pri drako. La itinero longa ĉirkaŭ 400 metrojn, estas vizitebla dum 25 minutoj kaj ĝis nun neniam estis disponigata al turistoj. Tio estas spaco, kiu en aktuala formo kreiĝis en la 70-aj jaroj kaj ĝis nun servis kiel dopenejo de la plej malnovaj fragmentoj de la fortikaĵo Wawel-kastelo, nun disponigitaj al la publiko. Moviĝante laŭe de ĝi la vizitantoj en la komenca etapo konatiĝas kun la gviditaj tie arkeologiaj esploroj kaj povas rigardi la elfositajn objektojn, i.a. ceramikajn ujojn. Fine oni atingas regionon troviĝantan sub la Draka Kavo. Tie la gvidantoj referencas al la historio de antaŭ milionoj da jaroj memorigante geologiajn kondiĉojn por kreiĝonta altaĵo. Helpe de multmediaj instrumantoj turistoj ekscias pri la ĵurasa epoko, kiam super Krakovo estis etendiĝanta tropika maro kun naĝantaj en ili amonitoj. Iliaj konkoj fariĝis simbolo de la subtera vizititinero sub Wawel-kastelo. La aliro al la Draka Kavo transportas vizitantojn al historio imagita, ligita kun la plej malnova loĝanto nome Wawel-altaĵa drako, konata kaj neonata, ĉar rakontata laŭ versio plej malnova, malmute konata, devenanta el la komenco de la 12-a jarcento. La nova subtera vizititinero sub Wawel-altaĵo estas vizitebla nur grupe sub la protekto de turisma gvidanto. El la elsendo 25.05.2025. Legas Maciek – 01′ 55″ https://pola-retradio.org/wp-content/s/2025/05/kk_mj_Subtera-vizititinero-sub-la-krakowa-Wawel-altajo_0155.mp3 436o5i
Comentarios de Nova subtera vizititinero sub Wawel-kastelo 344d5x